martedì 8 settembre 2015

KVARA AKTO

Resumo Kvara Akto


Nun jam malamo kaj ĵaluso disvastigas en koro de Ŝaulo, kiu serĉas Davidon. Sed Davido per helpo de Miĥal saviĝas. Jonata propetas favore de Davido ĉe Ŝaulo. Sed Ŝaulo credas Davidon ilon de maljustaj sacerdotoj kiuj volas sian ruinon.
Abner apoge de la reĝa konvinko enkondukas Akimelekon, Grandan Sacerdoton, kiu permisis kulpe al Dvido preni la spadon de Goliao el la tebernaklo de Efod. Ŝaulo credas ke la sacerdoto venis en la kampon por aranĝi komploton kontraŭ si kaj insultas lin.

Pro tio Akimelek profetas la malproksiman kaj malgloran morton de la reĝo. Ŝaulo, pliakriĝita, ordonas murdi Akimelekon kaj la tutan popolon de Nobo. Krome nuligas la ordonojn de Davido por la baldaŭa okazonta batalo. 

 

KVARA AKTO


UNUA SCENO

Jonatan, Miĥal


MIĤAL – Jonatan, ĉu reveni povas mia
edzo al patra tendo?

JONATAN – Ne: Ŝaulo
ne repaciĝis kun li, kvankam plene
reprudentiĝis; sed profunda estas
sia envio kaj ne baldaŭ ĉesos.                                                              5
Vi reiru al edzo.

MIĤAL – … Kiu estas
pli malfeliĉa? … Mi, ja, tiel bone
kaŝis lin ke neniu homo trovus
lin: do mi lin revenas.
JONATAN – Jen, alvenas
malserene, neniam pace l’ patro.                                                       10

MIĤAL – Mi laca! … Kion mi diros al li? …
Mi fuĝus …


DUA SCENO

Ŝaulo, Miĥal, Jonatan


ŜAULO – Kiu fuĝas? Vi, virino?

MIĤAL – Ho! …

ŜAULO – Kaj David’?

MIĤAL - … Mi ne scias …

ŜAULO – Ĉu ne?

JONATAN – Patr’ …

ŜAULO – Serĉu lin; ĉi tien lin konduku.

MIĤAL – Ĉu serĉi lin?... nun … kie? …                                          15

ŜAULO - Ĉu vi l’ reĝon
ne obeu?


TRIA SCENO

Ŝaulo, Jonatan


ŜAULO - … Jonatan, ĉu min amas?

JONATAN – Ho patro! … Mi vin amas: sed samtempe
mi nepre kordeziras vian gloron:
mi kelkfoje, ja, al viaj maljustaj
impetoj kontraŭstaras.                                                                 20

ŜAULO - Vi la glavon
mian ofte retenas: sed vi tiun
glavon retordas kontraŭ via brusto.
Nun ĉi Davidon vivan do vi gardu;
li baldaŭ estos … ĉu vi ne enaŭdas
kriantvoĉon: “Davido estos reĝo”?                                          25
Davido? Oni baldaŭ lin estingu.

JONATAN – En via koro, per terura voĉo,
ĉu Dio ne vin krias: “Li, Davido
la plejamata mia, estas homo
de l’ Sinjoro”. Ĉu li ne ŝajnas tia?                                         30
Ĉu l’ krud kolero de Abner envia
ne ĉesas je ĉeesto lia? Ĉu
ne forpuŝas vi mem, je lia sola
ekapero, suspektojn viajn? Kiam
en vin revenas la akra spirito,                                               35
ĉu retenas mi vian brakon? Dio
retenas ĝin. Apenaŭ vi la glavon
ekenpikus en lian bruston, tuj
ĝin nepras vi retiru: vi mem plorus
pentita ĉe piedoj liaj; ĉar                                                     40
vi ne malpias ja …

ŜAULO – Vi bedaŭrinde
diras veron. Davido al mi estas
neeksplikebla. Tuj kiam mi vidis
lin en Ela, li ŝajne al mi plaĉis,
sed neniam al mia koro. Kiam
mi preskaŭ amus lin, ferocindigno                                        45
min disigas de li: jen mi lin volas
mortintan, sed tuj kiam li aperas,
senarmigas min, min plenigas tiom
da mirindaĝo ke lia ĉeesto
nuligas min … ĉi tiu estas venĝo                                       50
de Suverena Mano. Mi ekkonas
nun vin, teruran manon … Kion? Dion
mi neniam ofendis: sacerdota
venĝo tiu ĉi estas. Maljustilo
pastra estas Davido: li en Rama                                         55
Samuelon mortantan vidis: diris
al li la lastajn vortojn maljunulo
senindulga. Ĉu la sanktan ĉielan
oleon, kiu per li unktis mian
kapon, la perfidulo, kiu scias,                                          60
ne verŝis sur la kapon malamikan ?
Eble vi scias tion … Ha! Parolu …

JONATAN – Patro, sed mi ne scias: ĉu vi eble
ne ofendas min? Ĉu via unua
filo do mi ne estas? Kiam kuŝos                                     65
vi kun viaj prapatroj, ne destinis
la tronon al mi? Do se mi silentas,
kiu povus priplendi? Min superas
multe Davido je kuraĝo, virto,
prudento, ĉio: des pli li valoras,                                    70
ju pli mi amas lin. Se Dio donus
nun regnon al Davido, ĉu pli bona
pruvo estus ol tiu? Li pri tio
estas pli digna ol mi: Dio vokas
lin popolestre al altaj aferoj.                                         75
Sed, mi ĝuras, fidelas li vin kaj
ĉiam filo lojala. Nun estonton
al kiu apartenas ĝi vi lasu,
al Dio; via koro dume estu
do ne malmola, kontraŭ Dio, vero.                              80
Se Samuelon ne inspiris Dio,
kiel olda, mortonta malsanulo,
povis favori tiom por Davido?
Tiu malamo kaj respekto kiun
vi sentas por Davido; la korbato                                85
pro l’ batalnomo (kiun vi antaŭe
ne konis) venas de kie Ŝaulo
al vi?

ŜAULO – Ho! Kion vi diras? Ĉu estas
vi filo de Ŝaulo? Ĉu neniom
interesas al vi l’ trono? Ĉu ĝian                                90
kruelan posedjuron vi ignoras?
Oni estingu mian genton, tiu
kiu uzurpos mian sceptron mortu.
Neniun restos de mia idaro …
Ho malbona soifo ĉiam viva                                     95
de regno. Por ĝin havi, fraton murdas
frato; gefilojn la patrino; edzon
edzino; patron filo … trono estas
ĉiam malpia kaj sangplena seĝo.

JONATAN – Ĉu homa ŝildo estas kontraŭ glavo 100
ĉiela? Preĝoj nek minacoj povas
kvietigi l’ teruran koleregon
de Dio, diŝirante l’ fierulon.


KVARA SCENO

(Ŝaulo, Jonatan, Abner, Akimelek, soldatoj)


ABNER – Reĝo, se al vi mi revenas, pli
frue de sangbatalo, gravkialo                                 105
puŝas min. La fortika prod-Davido,
venkonto, oni ne trovas. Unhoro
apenaŭ mankas je antaŭfiksita
batalo: vi soldatojn aŭdu, pro
ardo vibrantaj, je stridoj aeron                               110
plenigi kai la grundon tondre tute
resoni pro l’ teruraj ferathufaj
batoj de fajrĉevaloj: kaj kriegoj,
nitritoj, brilegado de la kaskoj
kaj glavoj, tondroj la plej kovardulojn                   115
kuraĝigante …; kie nun Davido
estas? Li ne troviĝas. Nun, rigardu,
kiu estas en kampo, ho ĉielo,
anstataŭ li. ĉi tiu, platiĝanta
en mola, sacerdota, blanka vesto,                          120
ĉe l’ Benjamitoj kaŝis timtremanta.
Vi aŭdu kion gvidas lin ĉi tien.

AKIMELEK –Se reĝo ne koleras mi parolos …

ŜAULO –Ĉu vi, malpia, dignas la koleron
de reĝo? … Mi vin konas. ĉu al grego                  125
malhumila de Rama-divenistoj
vi apartenas?

AKIMELEK – Mi vestas la Efod:
mi postvenas, unua el Levitoj,
la sanktan Aron kiun la Sinjoro
elektis, post longega ordolisto                            130
de respektindaj pastroj. ĉe la kesto
ja mi estas, en Nobo: sankta kesto
de l’ pakto, ankaŭ ĝi estis en mezo
iam de la tendaro: nun tro ŝajnas
se apenaŭ aperas, eĉ kaŝita,                               135
Diservisto: fremdaĝo estas pastro
kie Ŝaulo regas: sed ne estas
tiel, kie batalas Izraelo;
se oni venkas kun Dio. Ĉu vi
ne konas min? Kaj vin konas? Vi viajn           140
paŝojn deviis de Dio; en la
tabernaklo, mi loĝas, kie estas
la granda Dio; kie, jam de longe,
Ŝaulo ne plu oni vidas. Estas
mi Akimelek.                                                  145

ŜAULO – Via nomo sonas
min kiel perfidulo: mi rekonas
vin. Vi alvenas je ĝusta momento
antaŭ mi. Nun min diru ĉu ne estas
vi, kiu al Davido elpelita
donis kaj sekurecon, kaj nutradon,                150
kaj armilojn? Kaj, plu kia armilo!
La sanktan spadon de Filiŝto, kiun,
kiel voto al Dio pendigita
en tiu tabernaklo, vi alzonis
al malamiko de via sinjoro?                         155
Vi por perfidi min venas nun tie:
ĉu estas duboj?

AKIMELEK – Certe, por perfidi
mi venas, por petegi al armeoj
viaj de Dio, kiu estas kontraŭ
vi, venkon. Kiu, mi estas, Davidon               160
helpis favore; sed ĉu ne Davido
edziĝis la filinon reĝan? Ĉu li
li ne plej bonas el reĝĉampionoj?
Ĉu ne el izraelaj filoj plej
bela, humana, justa? Ĉu ne via                    165
forto, aŭdaco en milito? Ĉu
ne per kanto de via kor' sinjoro?
Amo de junulinoj, popolĝojo,
malamikterurego; tia estas
kiun mi savis. Ĉu vi la pasintajn                 170
honorojn al li do ne renovigis?
Vi ne elektis lin gvidi batalon?
Kaj redoni al vi venkon en kampo,
forpeli timo de la disfuĝego?
Se vi nocas min, vi nocas vin mem.            175

ŜAULO – Nu kie estas en vi la kompato?
Vi, sacerdotoj krudaj kaj malpiaj,
kaj ĉiam sangsoifaj. Samuelon
ŝajnis grava delikto ne mortigi
mi Agagon la reĝo en batalo                     180
kaptita; militisto je naturo
nobla, hardita kaj je propra sango
malavara ja pro sia popolo.
Mizera reĝo! Antaŭ min trenita
En katenoj: venkita li konservis               185
kvankam noblan orgojlon, kiu estis
nek insulto kaj nek savpeto. ŝajnis
li je kuraĝo kulpa al feroca
Samuelo: tri fojojn li per sia
pastra mano en lian sendefendan             190
bruston enpikis glavon. Ĉi bataloj
viaj estas malnoblaj. Kiu provas
levi fieran frunton kontraŭ sian
reĝon trovas en vi apogon, ŝildon
azilon. Gravas vin ĉiu ajn zorgo           195
krom la altaro. Kiu, kiu estas
vi? Raso fia, kruda, kiu ridas,
kaŝita, pri danĝeroj niaj; vi
kiuj, en molaj vestoj envolvitaj,
aŭdacas superforti nin ŝvitantaj             200
sub la ŝtalaj kirasoj: kaj ni, kiuj
inter sango, teruro, morto, ĉiam
travivas suferigajn horortagojn.
Nun vi, kovardaj ja kiel virinoj,
volus do niajn glavojn kaj nin bremsi? 205


AKIMELEK – Kaj vi, kion vi estas? Tera reĝo
vi estas: sed kompare al Sinjoro,
kiu reĝas? Ŝaulo reeniru
en vin mem; vi nur krona polvo estas.
Nenio estas mi; sed fulmo, kirlo,
ŝtormo mi estas se Dio descendas           210
en min mem: tiu granda Dio kiu
vin kreis; kiu vin superrigardas
apenaŭ; kie estas do Ŝaulo?
Vi mispartianiĝas kun Agago
kaj missekvas lin sur malpia vojo.          215
Ĉu estas alipuno por perversa
reĝo ol malamika glavo? Glavo
do vundas se ne volas Dio? Dio
enskribas siajn venĝojn en marmoron;
kaj li direktas tiujn al Filiŝtoj                 220
kaj al Izraelidoj mem. Ŝaulo,
timtremu: jam mi vidas alte ŝvebi,
en nigra nubo sur fajraj flugiloj,
krudan anĝelon de morto: nudigas
jam li la brulan varman venĝan spadon 225
per unu mano; per alia kaptas
jam viajn blankajn harojn: vi timtremu,
Ŝaulo. Estas kiu puŝas morti
vin: Abner, frato de Satano, kiu
vin suspektigas. Vi freneza, estas         230
forigonta subtenon nun de via
gento. Kie ĝi estas? Jam ĝi falas:
jam ĝi estas neniom.

ŜAULO – Vi profetis
miajn damaĝojn, ne ankaŭ pri viaj.
ĝis nun vi ne divenis ke vi mortos        235
ĉi tie: ĝin al vi mi antaŭdiras;
kaj Abner plenumigas tion. Abner
mia fidela, nun iru; vi ŝanĝu
la ordonon de la fia Davido;
kaŝas perfidon ĉiu liordono.                240
Morgaŭ oni batalu kiam suno
Leviĝos, kontraŭ kio ja intencis
Davido ekbatali sunsubire
kvasaŭ min subirantan montri. Sentas
mi plifortigi ja mian militan                245
spiriton; komandanto morgaŭ estos
mi; unu tago ne sufiĉos por mi
ege masakri. Abner, tuj ĉi ulon
forigu el ĉeesto mia, lin
oni mortigu …                                   250

JONATAN – Patro, kion faras?
Patro …

ŜAULO – Silentu vi. Oni vejntranĉu
lin; lia sango sur Filiŝtojn …

ABNER – Mortis
jam li …

ŜAULO – Sed ne sufiĉas li por venĝo
mia. Ordonu Abner ke en Nobo
oni mortigu, pro mia kolero,               255
fajrigu, kaj detruu brutojn, sklavojn,
patrinojn, domojn, knabojn kaj disperdu
en venton tutan la malpian rason.
Ĉar mia mano, ofte incitita
de vi al sango, vin frapis neniam;     260
vi insultmokis pro tio ĝin.
AKIMELEK – Reĝo
povas forpreni al mi morton kiel
justulo; dolĉos kaj gloros pro tio
morti. Dio decidis jam de longe
Malnoblan morton vian kaj de Abner;    265
ne en kampo per glavo malamika.
Nun oni iru. Mi al malpiulo
diris vortojn de Dio, kaj li estis
surda: mi mian taskon nu plenumis:
mi bonelspezis vivon.                           270

ŜAULO – Vi mortigu,
nu, lin tuj; per kruela longa morto.



KVINA SCENO
(Ŝaulo, Jonatan)


JONATAN – Ho malprudenta reĝo! Kion …? Haltu …

ŜAULO – Silentu. ĉu vi estas militisto,
mia filo? Ĉu prodo izraela?
Iru; revenu al Nobo; vi indas              275
vivi inter la pastraj nenifaroj,
ne inter batalantoj, inter reĝaj
prizorgadoj …

JONATAN – Mi ankaŭ mortis multe
da malamikoj en batalo, flanke
al vi; sed kiun vi disverŝas estas       280
nun pastra sango. Vi solas en tia
malpia lukto.

ŜAULO – Mi sola sufiĉas
ĉiun batalon. Vi malbrava estu
kaj hezitema je batali morgaŭ:
mi sola estos. La estro Ŝaulo           285
estas.

JONATAN – Nu! Mi batalos ĉe vi. Fronte
al vi mortfalu mi ol vidi kion
superŝvebas al via malfeliĉa
sangon!

ŜAULO – Kaj superŝvebas kio ... morto?
Batalmorto, de reĝo estas morto.            290


SESA SCENO
(Miĥal, Ŝaulo, Jonatan)

ŜAULO – Ĉu sen Davido?

MIĤAL – Mi lin ne retrovis …

ŜAULO – Mi trovos lin.

MIĤAL – Li eble malproksimas;
li eskapas indignon vian …

ŜAULO – Ĝi
lin atingos. Se li batalos morgaŭ:
ve, se vi post la venko lin ne trenos      295
antaŭ mi.

MIĤAL – Ho ĉielo!

JONATAN – Patro mia…



ŜAULO – Mi ne havas gefilojn. Nun rapidu
Jonatan inter trupojn. Miĥal trovu
tiun ulon.

MIĤAL – Kun vi …

ŜAULO – Vane.

JONATAN – Ĉu patro,
mi ne estos ĉe vi?                             300

ŜAULO – Vi malproksime
ĉiuj de mi. Vi ĉiuj nefidindaj.
Foriru, volu tion mi: vi devu.



SEPA SCENO
(Ŝaulo)


ŜAULO – Mi solas kun mi mem. Mizera reĝo!
Pri mi nur, pri mi nur mi ne timtremas.




Nessun commento:

Posta un commento