martedì 8 settembre 2015

TRIA AKTO

Resumo Tria Akto

Nun jam ĉio esta preta por la batalo. Davido aprobas la planon antaŭe aranĝitan de Abner, generalo de la armeo.
Sed Ŝaulo refalas en sia kutima vizia malĝojo: auguroj de morto, malamo kontraŭ la sacerdotoj kiuj disigis lin de Dio. Finfine li eksplodis je furioza kolero kontraŭ Davido kiam li vidas lin alzoni la spadon de Goliato, dediĉitan por ĉiam al Dio.
Tiam do Jonatan kaj Miĥal invitas Davidon kvietigi la reĝon per lia kanto, kiel li estis farinta alifoje.
Davido kantas kaj gloras la grandecon de Dio kaj la valoro en batalo de Ŝaulo. Sed poste li prikantas ankaŭ sin mem kiel fida militisto kaj dua spado, flanke al tiu de la reĝo kai de l’ popolo de Izraelo.
Ŝaulo, pro orgoljlo vundita, regata de kolero elingigas la glavon kaj ĵetiĵas sur Davidon, pene bremsas lin la gefiloj. 

 
TRIA AKTO

UNUA SCENO

Davido, Abner


ABNER – Jen mi venas al viaj signogestoj:
Ĵus la reĝo leviĝis de l’ bankedo.
DAVIDO – Paroli nur vin mi volis.

ABNER – ĉu volas
pri l’ batalo aŭskulti vi? …

DAVIDO – Kaj diri
al vi samtempe ke vi min ne servas;                            5
sed popolon ni ambaŭ same servas,
reĝon nian, la Dion Israelan.
En ni neniu penso, do.
ABNER – Por nia
reĝo, el kies sango mi naskiĝis,
la glavon sangan mi svingis, pli frue                            10
ol via ŝtonĵetilo mem …

DAVIDO – En vejnoj
miaj ne fluas reĝa sango: estas
miaj prodaĵoj al ĉiuj konataj:
vi Abner konas ilin. Estus ili
eĉ sepultitaj en forgeso via;                                           15
sed viajn rememoru vi, nun vin mem
vi estos superonta.

ABNER – ĝis nun kredis
mi komandanto: do por venko ĉion
mi kuraĝis aranĝi; se mi estus
ĉefo jen kion mi farus. El nordo                                  20
al sudo etendiĝas la tendaro
de Filiŝtoj. Makisoj densaj estas
malantaŭ ĝi, antaŭe krutriveroj;
basa monteto fermas ĝin eoste,
sed kontraŭflanke ĝin defendas aspra,                       25
hirta dorso; ueste larĝa pordo
malfermiĝas tra montoj sen ajn baroj
al ebenaĵo vasta ĝis sonanta
maro. Se ni sukcesas la Filiŝtojn
altiri tien, venkos la militon.                                      30
Necesas retiriĝo do unue
simuli. Dividita en tri partoj
la armeo, ni en la ebenaĵo,
de maldekstre, ĉirkaŭas ĝian dekstran
flankon. Unua vico eksimulas                                    35
forkuri; malrapide malantaŭe
la dua, tutsenorde, nun avancas
al malamiko plej certa instigo.
Dume, niaj plej prodoj, elektitaj,
superas oriente la monteton                                 40
krudan kaj dorsatakas malamikon.
La malamiko, jen, estas ŝtopita
ambaŭflanke, kaj fronte kaj malantaŭ;
amasbuĉado jen akras kaj plenas.

DAVIDO – Vi ja saĝa kaj proda estas same           45
Oni ne ŝanĝu vian batalplanon.
Mi laŭdas virton kie estas! Mi
estos soldato nur: mi ja nur unu
glavon aldonos al batalo.
ABNER – Estas
vi l’ ĉefo: estas vi la militmajstro.                            50
Kiu, krom li, batalos?
DAVIDO – Abner, via
plano estas la plej bona el ĉia
ajn vidpunkto. Aranĝas mi, ĉi flanke,
kaj Jonatan al tendo de Ŝaulo;
al nordo, preteriros Uso; Sadok'                           55
kun mil da militistoj, la montdorson
grimpos; kaj vi, kun la plejmulto, l’ ĉefa
parto gvidos de la batalo.

ABNER – L’ ĉefa
rajtas al vi.

DAVIDO – Pro tio mi proponas
vin. Suno suriradas; dume ĉion                              60
vi pretigas; trumpetoj ne aŭdiĝu,
nu ĝis kvar horoj antaŭ tagleviĝo.
impeta vento blovas, vi ĝin aŭdas;
la suno en okuloj kaj la polvo
ankaŭ batalos por ni ĉi vespere.                            65

ABNER – Bone, vi diras.

DAVIDO – Nun iru: ordonu:
vi per korteganaĵo via ĉefan
estimon merititan ne nuligu.

DUA SCENO


DAVIDO – Ruza kaj saĝa estas batalordo.
Sed, ĉefzorgo ĉu helpas, se la ĉefo                    70
ne posedas la koron de soldatoj?
Nur tio mankas al Abner; ĝin Dio
donas al mi. Hodiaŭ oni venku,
morgaŭ mi lasos la reĝon; neniam
paco estus por mi ĉe lia flanko                           75
Pluvenko iĝus por li novan kulpon.




TRIA SCENO

Miĥal, Davido

MIĤAL – Edzo, ĉu vi ne scias? De ĝojiga
manĝotablo la patro ĵus leviĝis,
kiam Abner momente lin parolis:
reĝo ne estas plu kiel antaŭe.                          80
DAVIDO – Kion li diris kaj ŝajnis?

MIĤAL – Antaŭe
li favoris entute al ni; ploris
li kun ni, nin brakumis; nin esperis
novajn bravulojn li, preskaŭ subtenon
al sia gento; li ŝajnis pli ol patr':                      85
nun, pli ol suvereno min li ŝajnis.

DAVIDO – Ho edzino! Ne ploru antaŭtempe;
Ŝaulo estas reĝo: li nin mastris.
Sed necesas nur ke li la batalon
venku; lia rankoro al mi morgaŭ                     90
rekomencu kaj tiel mian krudan
ekzilon, abomenan vivon. Vera
morto estas vin lasi: tamen tion
necesos … Ho fatala geedziĝo
por vi! Dume pli kun edzo alia                      95
gaja kaj reĝa estus. Mi mizera! …
nek vi povas per gaja kaj multnombra
idaro min patrigi, edzon ĉiam
vagantan kaj fuĝantan…

MIĤAL – Ne! Ne estos
plu disigitaj ni; forŝiri min                           100
de via brusto neniu aŭdacos.
Al tiu hororvivo sen vi mi
ne revenos, ne, neniam plu:
eĉ povus mi antaŭe mortofali.
Mi, en tiu reĝejo dolorplena,                     105
solis, ploranta dum longegaj tagoj;
aperadis teruraj ombroj nokte.
Jen, la glavon de l’ kruda patro vidis
mi pendi super via kapo; mi
aŭdas viajn afliktajn vortojn, larmajn,         110
humilajn, forŝirantajn el la brusto
kruelega indigno; kaj Ŝaulo
akra enpikas la feron en vian
koron: jen mi vin vidas sur malmolajn
silikojn enlitiĝi en kaŝitaj                             115
meandroj de kaverno nigra; kore
eksaltante al ĉiu movo, ŝirmi
vin ĉiam en aliaj rifuĝejoj;
neniam kvietecon trovi; laca,
malsana … La angorojn, korbatadon          120
mian ĉu mi rediri povas? Ne,
mi vin neniam lasas ...



DAVIDO - Korelŝiras
vi min … Ho! Sanktas ĉi tago al sango.

MIĤAL – Nur se hodiaŭ ne estus malhelpo.
Mi ne timas batalon por vi; Dio               125
fortik-ŝildo por vi estas: sed mi
hodiaŭ malebligi timas Abner
aŭ malbonigi vian venkon.

DAVIDO – ĉu
l' reĝo dubis al mi doni la taskon?
MIĤAL – Ne aŭdis tion mi; sed li ja estis 130
severmiena; kaj pri perfid-pastroj
flustris kion; pri ne konataj gentoj
en la tendaro; pri mensoga virto …
Vortoj interrompitaj, dolorigaj
obskuraj kaj teruraj, por edzino              135
via, Ŝaula ido.

DAVIDO – Jen, li venas.

MIĤAL – Justa Dio, hodiaŭ helpu vian
serviston; iluminu l’ patron, savu
mian edzon, defendu la popolon.




KVARA SCENO

Ŝaulo, Jonatan, Miĥal, Davido

JONATAN –Venu, patro amata; vi ripozu: 140
estu por vi reviglo plenaero
pura: iom da tempo inter viaj
idoj sidiĝu.
ŜAULO - … Kion mi …?

MIĤAL – Ho! Patro! …

ŜAULO – Kiuj vi estas? …Kiuj pri aero
pura parolis? … ĝi densfumnebulo,       145
tenebroj estas kaj ombro de morto …
Vi rigardu, ĉi tie venu, tion
ĉu vi vidas? Funebran sanggirlandon
havas suno … ĉu vi aŭdas sinistrajn
birdojn? Funebra ploro disvastigas,       150
kiu frapas, larmigas min … Vi ankaŭ
ploras? … Sed kion?

JONATAN – Ho Dio altega,
ĉu vi turnis vizaĝon vian tiel
de Ŝaulo? Lin, jam vian serviston,
Vi lasas en la mano malamika?            155

MIĤAL – Patro, jen ĉe vi via amfilino;
se vi gajas, ŝi ankaŭ gajas; ŝi
ploras se ankaŭ vi ploras … nun kial
plori? ĝojo revenis.

ŜAULO – Ho … Davido …
Kial li ne min amas kiel filo?              160

DAVIDO – Ho patro! … Timis mi esti molesta
al vi. Ha! Kial vi ne povas legi
en mia koro? Mi kun vi pluestas.

ŜAULO – Do ĉu vi … amas la Ŝaula genton?

DAVIDO – ĉu mi amas ĝin? Ho pli ol okuloj 165
miaj Jonatan mi amas; danĝeron
ĉiun ajn ja alfrontus mi por vi:
mia edzino diru je kioma,
kia amo mi amas ŝin …

ŜAULO – Sed, multe
vi estimas vin …                                       170

DAVIDO – ĉu mi min estimas? …
Ne malbravan soldaton mi kondutas
kaj bofilon; estimas mi neniom.

ŜAULO – Vi parolas pri Dio ĉiam; scias
vi, min disigis de Dio, terura,
ruza kolero de la sacerdotoj;                   175
ĉu por insulti min vi nomas Lin?

DAVIDO – Por doni al Li gloron, mi Lin nomas.
Kial Li ne plu estus kun vi? Li
estas kun fidelulon: kiun preĝe
alvokantan, al Li sin konfidantan             180
ĉu Li ne helpas? Vin al trono vokis
Li: vi, se Lin konfidas, estas Lia.

ŜAULO – Eble kiu parolas, ĉu parolas
en blanka stolo el ĉielo? … Ne!
Soldato estas vi, glavon alzonas:          185
vi nun alproksimiĝu, montru ĉu
vi Samuelo aŭ Davido estas.
Kian glavon alzonas vi? ĉu kiun
mi donis vin ĝi ne samas ...

DAVIDO – ĉi estas
glavo, kiu, per simpla ŝtonĵetilo           190
konkerita, en Ela super mia
kapo pendis; kaj vidis ĝin mortbrili
en mano de l’ sovaĝa Goliao:
li forte svingis ĝin; sed tamen estas
sur ĝi ne mia ja sed lia sango.          195

ŜAULO – ĉu oni ne alkroĉis tiun feron
kiel sanktaĵo al la tabernaklo
en Nobe? ĉu ne estis envolvita
en la stolo mistika ĝi? … Kaŝita,
dedicita eterne al Sinjoro? …          200

DAVIDO – Veras; sed …
ŜAULO – Vi de kiu havis ĝin?
Kiu ĝin aŭdacdonis al vi?

DAVIDO – Jen
ĉio. Fuĝanta mi estis, senarma,
en Nobe. Je fihomoj plenas ĉiu
vojo, sen glavo mi riskis la morton 205
je ĉiu paŝo. Mi humile sternis
frunton al tabernaklo, kien Dia
malsupreniras la spirito: tie
al sacerdoto mi ĉi glavon petis
(kiun rajtas alzoni certe nur           210
Davido inter ĉiuj do).

ŜAULO – Kaj li? …

DAVIDO – ĝin donis al mi.

ŜAULO – Kiu?

DAVIDO – Akimelek.

ŜAULO – Kanajlo … Kie estas la altaro? …
Ho kolero! … Perfidaj ĉiuj! … Dia
malamikoj; ĉu vi pastroj de Dio? … 215
Nigraj animoj, ho!, en blankaj vestoj …
kie estas hakilo?... Kaj altaro?
Mi buĉu la oferon …

MIĤAL – Patro!

JONATAN – Kion
diras kaj faras vi? … Nun, kvietiĝu:
ne altaro eĉ ne viktimo estas:       220
ĉiam respektu en la pastroj Dion.
ŜAULO – Kiu retenas min? … Kia sidiĝi…
Kiu min kontraŭstaras? …

JONATAN – Patro …

DAVIDO –Dio
de Izraelo helpu lin: petegas,
vin genue, servisto via.                       225

ŜAULO – Pacon
oni forprenis de mi, sunon, regnon,
gefilojn mem, animon, ĉion … Ŝaul
malfeliĉa! Dum vi blinde palpumas,
ĉu estas zorgo aŭ helpo?… Gefiloj
viaj estas malmildaj, mutaj, krudaj … 230
nur morton de kaduka maljunulo
oni deziras: en gefilaj koroj
krom diademo ne estas alio.
Vi ĝin deŝiru de ĉi tiu putra
trunko samtempe la patran tremantan 235
kapon … Hai kruela stato! Morto
pli bonas. Mi la morton volas …

MIĤAL – Patro!
Ho! Ne! … ĉiu el ni volu vin vivan;
ĉiu el ni ja mortus por vin savi …

JONATAN – Nun, ĉar lia kolero jam solviĝis 240
en ploron. Ho! Parolu al li, frato,
por kvietigi lin. Jam li multfoje
forgesis ĉion per via dulĉ-kanto.

MIĤAL – Jes! Vi vidas, al lia brusto mankas
spiro; jam naĝas en larmoj feroca             245
rigardo lia: nun vi montru vian
arton.


(Pri ĉiuj jenaj versoj sufiĉas ke Davido recitus ĉiun stancon antaŭenigitan de mallonga temtaŭga musiko)

DAVIDO – Ho! Per mi nun parolu Dio.
Vi, kiu estas reĝo ĉiopova,”
eterna; Vi per kiu, eltirita”
el nenio, mi al Vi supreniri”                  250
aŭdacas; Vi, je kies subrigardo”
malfermiĝas abismo densa, ĉia”
vojo aperas eĉ kaŝita; se”
Vi l' kapon movas, tremas universo; ”
se Vi nur brakaltigas disperdiĝis”        255
malpiulo; sur la rapidaj brilaj”
flugiloj de mil da keruboj iam”
Vi subiris, per Via varmspirito”
nerezistebla la estron plenigis”
de Izraelo: Vi rivero granda”              260
de parolarto, glavo, kaj saĝeco, ”
kaj ŝildo por li estis; el flamego”
via radion sendu Vi el alto, ”
ni tenebroj kaj ploro estas …”

ŜAULO – Voĉo
ĉu estas de Davido? ... al mi montri 265
mian junaĵon min reviviganta.

(liberaj versoj)

DAVIDO – “Kiu venas? Rapide velas nubo”
pulvnigra de siroko mornpuŝita. ”
Sed ĝi kreviĝas jam:
"la ŝtalarmiloj” de miloj da soldatoj”    270
fulmas el ĝia ventro … Kiel turo, ”
Ŝaulo, sur la kapo la fajranta”
helmo .La grundo tremas je bruado”
d’ armiloj kaj ĉevaloj: ”
bruegas tero, ondo, kaj ĉielo”         275
pro militkrioj. Puŝiĝas Ŝaulo”
terurpotence; kaj ĉarojn, soldatojn, ”
ĉevalojn li komplete”
fuŝrenversas: je lia vido, frosto”
fluas tra ostoj de ĉiu ajn. Dia”          280
timo eliras el liaj okuloj. ”
Filoj de Ammon, kie”
estas la memfiero? … malestimoj, ”
kaj insultoj, al justa Dipopolo? ”
Jen ebenaĵo tro eta por viaj”          285
korpoj; jen, granda sanga”
kvanto nun de hakitaj kapoj viaj: ”
jen kien fido en malveraj dioj”
kondukas. Sed de kie mi ekaŭdas”
ĉi militan trumpeton? ”                 290
Estas la glavo de Ŝaulo kiu”
entombigas de Edom virojn. Moab,”
kaj Soba kun Amalek fia estas ”
pulverigitaj tiel:
ĉion fortrenas kaj inundas kiel 295
impettorento, la reĝo Ŝaulo.”

ŜAULO – Tiu ĉi estas ja krio de miaj
antikvaj tempoj, kiu min revokas
el tombo al la gloro. Mi revivas
en la fervoraj jaroj … Kion? Nun 300
ĉu decas min jam, pli ol militkrio,
nenifaro, forgeso, pac’.

DAVIDO
"Ni pacon
"kantu. “Laca, soifa,
"ĉe la bordo de l’naska
"rivereto, sidiĝas                    305
"kampiono de Dio,
"sub ombro de l' amata
"laŭro lia idaro
"dolĉa kaj kara donas,
"bedaŭrante pri peno             310
"lia, ripozon, sed pri
"lia reveno ĝojas;
"tenere, softe
"oni aŭdas kaj ĉiujn
"plori, ja nekredeble             315
"diri. Malligas unu
"el filinoj ekfulman
"kaskon; amem-edzino
"ĉirkaŭbrakas lin; filin’
"alia, la majestan                  320
"frunton de polva ŝvito
"detergas, per pur-akvo;
"iu odorajn florojn
"elverŝas sur li; iu,
"per ploro malsekigas           325
"la venerindajn
"manojn; kaj plendas
"iu, pli ol alia
"ajn. Sed la filoj
"fervoras agon tutan            330
"alian. El ili
"unu igi klopodas
"pura kaj brila l’ sangan
"glavon: de la envio
"plena, diras la dua:           335
"kiam mi svingos tiun
"ĉi lancon, nun mi kiun
"apenaŭ povas
"nur mane teni?
"Tria kun ŝildo, per lud'      340
"junaĝa provas kiel
"sin ŝirmi. ĝojaj larmoj
"estas sur reĝa okul':
"ĉar li bone scias
"ke la anim' de sia           345
"nobla idaro estas
"aminda. Ho estas
"bela l’ pac’! Ho agrabla
"restad’, kiam vi havas
"ĉirkaŭ vi tiel veran         350
"amon, tiel blankegan
"fidelecon! Sed suno
"jam kaŝiĝas! Silentas
"ĉiun venton; kaj en sonĝ’
"dormiĝinta pacema      355
"estas jam nun la reĝo”

ŜAULO – Feliĉa patro, ho, de tiaj idoj!
Bela anima paco! … nun en vejnoj
miaj fluas dolĉlakton … Kion volas
vi? ... ĉu Ŝaulon je nenifarado          360
malnobla? ĉu Ŝaulo prodo kuŝas
nun kiel neutila al milito?

DAVIDO – “Dum la reĝo ripozas, siaj sonĝoj
"aperigis al li fantomojn de mort’
"terurajn. La tirano malamika,        365
"venkita, trapikita jam per lia
"mano; horora ombro, kiu nun
"jam neniun damaĝas. Jen ekbrilas
"blindiganta … neniun pardonanta
"la glavo. Kiel ne ĉiam arbaro           370
"rezonas per rorado terurega
"leona, ĉar ripozas ĝi; nek ĝia
"silento al brutaro kuraĝdonas;
"nek la paŝtisto estas pli trankvila,
"ĉar li scias ke ĝi pli sangavida           375
"kaj perforta revenos. Sed la reĝo
"jam vekiĝas: li krias la armiloj,
"la armiloj. Kiu
"militisto nun jam
"restas? Kiu, kiu                            380
"kuraĝas lin defii?
"Mi vidas strion el terura fajro,
"antaŭ kiu necesas retroiru
"la malamikaj trupoj. Izraelajn
"armilojn nigrajn mi vidas pro sango 385
"malpia. Pli rapide ol ŝton’ forkuras
"el ĵetil’, la sovaĝa suvereno
"faligas kaj detruas malamikojn.
"ĝis la poluso, kiel fiera agl’,
"li etendas la plumojn respektindaj, 390
"kiujn li havis de Di’, por nuligi
"malpiulojn la diojn adorantaj
"malbonajn. Kaj mi jam de malproksime
"sekvas lin; kaj Filistojn mi mem serĉas,
"kaj postkuras, faligas kaj dispelas:           395
"kaj tre bone mi montras ke du spadojn
"nia popolo havas en batalo.”

ŜAULO – Kiu fieras? ĉu alia spado
estas krom mia en kampo? Mortigu
lin, mortu kiu malŝatis ĝin.                        400

MIĤAL – Haltu! …

JONATAN – Patro! …

DAVIDO – Mizera reĝo!

MIĤAL – Vi forfuĝu …
malfacile ni lin retenas, edzo.



KVINA SCENO

Jonatan, Ŝaulo, Miĥal

MIĤAL – Amata patro, ho, … haltu …

JONATAN – Vi haltu …

ŜAULO – Kiu kuraĝas min reteni? … kie
estas, do, mia glavo? ...                    405
JONATAN - … Nin kunvenu
amata patr’: vi ne pluiru. Vidu,
estas neniu kun gefiloj viaj:
revenu en la tendon: vi bezonas
nun kvietecon. Vi venu; vi estu
kun gefiloj …                                    410
MIĤAL – Kun vi por ĉiam estos ...







Nessun commento:

Posta un commento