VITTORIO ALFIERI

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vittorio ALFIERI (16-a de januaro 17498-a de oktobro 1803) estas itala verkisto, kiu naskiĝis en Asti (Piemonto). Li verkis multajn tragediojn, el tre gravaj "Ŝaulo", "Antigone" kaj "Mirra". Li multe vojagxis tra euxropajn landojn, por koni kutimojn kaj kulturojn de iliaj popoloj. Li skribis ankaŭ poeziojn kaj politikajn verketojn. Oni konsideras lin nepre la plej grandan italan tragediston.
De nobla familio, li entreprenis la soldatan karieron, kiu poste li forlasis netolerema al ĉiu aŭtoritata formo. Li longe vojaĝis tra l’Europo por sperti diversajn popolojn kaj kulturojn. Samtempe li multe legis la verkojn de francaj kleristoj kaj kelkajn klasikajn aŭtorojn inter kiuj ĉefe “La vivoj” de Plutarco [pron. Plutarko]. En la jaro 1775 li ludis la unuan tragedion en Torino (Italio). Poste, li definitive transloĝiĝis en Toskanion kaj fine en Florencon (kie li mortis). Sekve li verkis aliajn dudek tragediojn; inter la plej gravaj oni konsideras sendube “Ŝaulo” (1783), “Antigone” (1776) kaj Mirra (1784). Temo de tragedioj estas konflikto - ankaŭ de homaj sentoj plej interne kaŝitaj - inter tiraneco kaj libero, kiu manifestiĝas per reĝmortigo aŭ sinmortigo. La tragediojn de Alfieri oni taksas la plej grandajn de la tuta itala literaturo. Li verkis ankaŭ aŭtobiografiajn versojn kaj prozaĵojn krom plurajn politikajn traktatojn.
Krom la tramelogedio Abele, jen la ceteraj deksep tragedioj: en la jaro 1775 li verkis "Cleopatra" (pron. Kleopatra), dum la jaroj 1775-1782 "Polinice" (pron. Poliniĉe), "Filippo", "Agamènnone", "Oreste", "Virginia" [pron. Virĝìnia], "Don Garzia", "Congiura de’ Pazzi" [pron. Konĝiura de Paci], ""Maria Stuarda", "Rosmunda", "Ottàvia", "Timoleone", "Mèrope", "Agide" [pron. A’ĝide], dum la jaro 1784 "Sofonisba" kaj dum la jaroj 1785-1789 "Bruto Unua" kaj "Bruto Dua".